Estis la Pintkunveno de Global Voices* en Londono (Dec. 2005) kiu instigis min ekblogi. Mi ĉeestis la kunvenon por mencii Esperanton kiel unu el pluraj vojoj tra la gigantaj lingvaj bariloj, kiuj malhelpas la liberan interŝanĝon de informoj inter popoloj, landoj kaj kontinentoj. [*Global Voices = Tutmondaj Voĉoj]
Dum la esperantlingva blogaro daŭre kreskas, ĝi ricevis plurajn menciojn ĉe Global Voices, lastfoje hodiaŭ kun artikolo "Vojaĝo tra Esperantujo". Ni esperas, ke la kampanjo pri la ĉi jara Esperanto-Tago aperigos dulingvajn artikolojn ĉe diversaj blogoj tra la mondo.
Kiel mi diris dum la kunveno pasintjare, mi kredas, ke la uzo de la angla kiel internacia lingvo ne kongruas kun la celoj de Global Voices. La uzo de iu ajn nacia lingvo en internacia rolo benas ties denaskulojn per granda, porĉiama, sed ofte preteratendita avantaĝo super la aliaj naŭdek-kaj-kelkaj elcentoj de la mondanaro -- jen situacio apenaŭ ema al libera, dudirekta fluo de informoj inter ĉiuj mondcivitanoj, kiam partopreno en plej multaj landoj estas rezervita por malgranda, alte edukita elito, kaj eĉ tiam nur kiel duarangaj partoprenantoj malantaŭ la denaskuloj (rilate al esprimopovo, facileco de partopreno kaj risko de stultaspekto pro lingvaj eraroj).
La fakto, ke la angla ankaŭ estas la lingvo de Usono maltrankviligas multajn. Sen voli lanĉi debaton pri usona ekstera politiko, mi kredas, ke ne estas tro kverelige diri, ke Usonon konsideras multaj tra la mondo kiel almenaŭ iel minaca -- kelkaj dirus "tiraneca", "agresema" kaj pli -- kaj deviga uzo de ties lingvo por internaciaj rilatoj rankorigas multajn.
Tamen, eĉ akceptinte ĉion ĉi, ne eblas nei ke multe pli da personoj aktuale parolas almenaŭ iom de la angla ol iu ajn alia lingvo, kaj tiu situacio ne tre baldaŭ ŝanĝos. Kun tio kiel ekirpunkto, estus iom malsaĝe kaj sensence por iu ajn internacia projekto fari ion radikalan kiel malpermesi ĝian uzon pro unike idealecaj kialoj. Ni devas ekiri de ie.
Por la venonteco, tamen: la tradukado certe havas valoran lokon, sed ĝi estas fame laborraba; la angla kiel dua lingvo sendube grande rolos dum la tuja venonteco, kun eventuala konkurenco de la hispana kaj/aŭ la ĉina; sed ankaŭ Esperanto estas solvo aktuale uzata ĉiukontinente de kreskanta nombro de parolantoj kaj legantoj, kaj reprezentas multe pli egaligecan, neŭtralan (sen diri multe pli facile ellerneblan) kompletigaĵon al naciaj lingvoj.
Esperanto is a language created for people who speak different native
languages. It is neutral, international and easy to learn.
It is approximately seven times easier to learn than English, and up to
ten times easier to learn than some other languages.   It is a complete
language; able to produce fully an equivalent to any statement made in
any language.
hey man it's a good choice !!!
Esperanto is designed to be an "international" language, a second language for everyone. So, if New Zealanders want to speak with Greeks, or if someone from Mexico wants to speak with someone from Kuwait, there is no need to learn a lot of different languages. If we all could speak Esperanto besides our own mother tongue, then it would be so much easier to communicate and share ideas and friendship.
ye you can start now and learn Esperanto yeeeee you a Esperantriso now
you can learn Esperanto free in 2 week !!. it's easy !! and useful --->in esperanto say (kaj utila) !!!
vi nun mia amiko !!! ------> mean ( you now my friend ) !!
hurry up too easy , contact to mondo oh excuse world !!!
you can read more about Esperanto in here and here and here and here &  tie ĉi
and you can learn Esperanto in tie ĉi !!!
good luck
Mi estas mirigita -- kaj tre kontenta! -- pri la rapideco de la laboro de la tradukskipo de nia grandega laboro por la projekto OOo:Eo.
En malpli ol du semajnoj, ni tradukis kaj parte provlegis pli ol 6.000 el la 10.000+ frazoj bezonataj por povi eldoni nur la tekstoredaktilon (nomatan "Verkilo"), kaj la laboro senĉese daŭras. Ni tradukis ankaŭ, eble neintence (!), la datumbazan parton de la programaro ("Datumbazilo").
Kiam ni finos la tradukon de Verkilo, ni havos du frontojn por prilabori -- unu por la tradukantoj, kaj unu por la teknikistoj.
Kiel tradukado, restos la grandegaj Helpodosieroj, kiuj enhavas pli ol 40.000 frazojn. Tiu laboro estos iom teda, mi timas, sed certe grava parto de la finota projekto.
Kaj teknike, estus utile ekenigi nian laboron en la programon kaj provi kompili ĝin, por malkovri eventualajn problemojn tiurilatajn.
Konklude: ni ankoraŭ ne finis, sed ni pli progresis dum la pasintaj du semajnoj ol dum longa tempo antaŭe (ĉefe pro tempomanko mia, mi agnoskas), kaj mi kontentegas pri la tuta skipo.
Koran dankon al vi ĉiuj!
Post kiam mi volontule eklaboris pri la elstara retejo PledgeBank.com dum la pasinta monato (specife, temis pri ĝia esperantigo...
V
...kaj la samtempa priraportado de dekoj da cimoj en ilia traduka ŝablono), mi ĉeestis unu el iliaj neformalaj renkontiĝoj en Londono. Mi ne rajtas diri, ke mi multege kontribuis al la tiutaga laboro, sed estis plezuro renkonti kelkajn personojn, kiujn mi konis jam per multaj retmesaĝoj, kaj mi esperas plu labori por la grupo venontece.
mySociety kreskis el neformala grupo, kiu kreis FaxYourMP.com [t.e. "FaksuVianParlamentanon"] -- servo, kiu ebligas al la brita publiko senpage sendi faksmesaĝojn al siaj parlamentanoj. Demandinte la poŝtkodon de la uzulo, la sistemo aŭtomate trovas lian/ŝian reprezentanton kaj proponas ŝablonan mesaĝon, en kiu vi skribas vian mesaĝon. Oni poste publikigas tabelojn, ordigante la reprezentantojn laŭ nombro da respondoj senditaj aŭ aliaj kriterioj.
Tiu servo nun kreskis kaj iĝis WriteToThem.com [t.e. "SkribuAlIli"], kiu funkcias laŭ similaj principoj, sed ebligas komunikadon kun ne nur naciaj parlamentanoj, sed ankaŭ kun lokaj, eŭropaj, k.a.
En junio 2005, ili lanĉis PledgeBank.com, per kiu oni promesas fari ion bonan kondiĉe ke iom da aliuloj faros same aŭ iel helpos. Kaj la Esperanto-versio, kiu ekzistas de nur kelkaj semajnoj, jam havas preskaŭ dek promesojn, el kiuj kelkaj jam preskaŭ sukcesis.  :-)
Je la 21a de oktobro 2005, mi intervjuiĝis dum kvinminuta programero pri Esperanto kadre de The Paul O'Grady Show, programo ĉe la brita nacia televidkanalo ITV1, kiu ĉiutage allogas ĉirkaŭ tri milionojn da spektantoj.
Mi tre ĝuis la sperton -- mi tutkontente refarus ĝin -- kaj la komentoj, kiujn mi ricevis poste estis ĉiuj pozitivaj. Homoj poste eĉ kelkfoje rekonis min kaj alparolis min kiel "stelulon"! Jes, "oni" eble emas iom troigi, mi konsentas.  ;)  (Mi devus klarigi, ke temas pri personoj, kiuj jam konetis mian vizaĝon, sed kiu ne antaŭe sciis, ke mi aperos kaj nur hazarde vidis min.)
Ĉiukaze, mi enretigis la programeron, do vi povas spekti ĝin (anglalingve, evidente) se vi volas. Atentu, ke via TTT-legilo devas elŝuti ĉiujn 8 Mb-ojn antaŭ ol la spektaklo komenciĝos.
[Teknika piednoto: se hazarde via komputilo ne sukcesas vidigi la videon, tio estos verŝajne pro manko de QuickTime 7, kiun vi devas elŝuti kaj instali.]
Ĝuu. Mi ja ĝuis.  :)
Dum kelkaj jaroj nun, mi estas membro de skipo (kaj nun la skipestro), kiu prilaboras tradukon de OpenOffice.org Esperanten.
La hodiaŭa novaĵo estas, ke mi ĵus sukcesis transmeti nian ĝisnunan laboron -- kiu jam daŭras dum kelkaj jaroj, kvankam tute ne plentempe -- al la retejo LaunchPad.net, kio multe plifaciligos la kunlaboradon pri la tradukado.
Kion ni faras depost 2002? Nu, unue estis la terminaro de ĉ. 6.800 tradukendaj terminoj. Multaj jam ekzistis en Esperanto, sed kelkaj estas tute novaj en la lingvo, kaj estis foje tre longaj diskutoj pri la plej taŭgaj vortumoj. Ni provis k.e.p. ofte kongruigi niajn vortelektojn kun tiuj de aliaj, jam ekzistantaj programoj (ekz. Ĉapelilo, Mozilla, KDE, kaj aliaj) kaj kun la Komputada Leksikono de Sergio Pokrovskij. Kiam tion ni finis, ni eklaboris pri la programo mem, sed tio estas mamutgranda tasko.
Tio, kio malhelpis, estis la manko de klare priskribita labormaniero; ŝajnis, ke ĉiulingva tradukskipo de OpenOffice.org evoluigis sian proprajn metodojn kaj sian propran retejon, kvazaŭ tute izolitaj unu de la aliaj. Ni do trovis multajn ideojn, sed neniujn simplajn instrukciojn.
Dum longa tempo, laboro farita de aliaj skipanoj estis sendita al mi por provlegado kaj enigo en la arkivojn, sed tio fine haltigis la laboron, ĉar ili estis pluraj kaj mi nur unu, ofte sen multe da libera tempo por dediĉi al la projekto.
Nun, tamen, LaunchPad.net aŭtomatigas la kunigon de la laboro de la diversaj skipanoj. Mi povos pasigi mian tempon tradukante same kiel la aliaj, kaj ni ĉiuj povos provlegi kaj korekti la laboron de ĉiu alia kunlaboranto.
Do... ni estas pretaj kunlabori, multe pli efike ol antaŭe, mi esperas. Mi kore esperas, ke ni finfine ekvidos rezultojn, t.e. eldonita esperantigita versio de la programo, dum tiu ĉi jaro.
Ĉi semajnfine, laŭ invito de la loka grupo de Esperanto, mi iris al Tur' [Tours] en Francio por partopreni en la urba Forumo de Lingvoj kaj de Kulturo. Estis reprezentantoj de nemalmulte da lingvoj kaj landoj, inkluzive Litovio, kie mi pasigis semajnon julie por la Universala Kongreso. Kaj mi, mi ĉeestis por prelegi pri Esperanto.
Nu sciante, ke la prelegaj ĉambroj estis ege for de la ĉefa forumejo kaj ke ni faris preskaŭ neniun reklamadon, ne estis mirege kiam malmultaj aŭskultontoj venis al la sabata prelego -- nur kelkaj esperantistoj kaj unu sola amiko de unu el ili.  :?
Por dimanĉo, do, ni presis aron de flugfolioj, kiujn ni disdonis dum la duonhoro antaŭ la preleghoro. Tiel, personoj kiuj havis nenian precizan planon por la posttagmezo kaj kiuj eventuale interesus pri la temo pli verŝajne elektus mian prelegon ol alia plano... kaj ĝuste, estis pli granda kaj pli diversspeca aŭskultantaro je la dua fojo, inkluzive personojn tre interesitajn, kiuj starigis bonajn, inteligentajn demandojn.  :-)
Bona rezulto, finfine, kaj mi tre kontentis pri la semajnfino.
Mi devus skribi ankaŭ iom pri miaj gastigantoj dum la semajnfino (membroj de la Esperanto-klubo, kiujn mi ne nomas ĉi tie -- ili tre bone scias, ke pri ili mi skribas). Ili estis tre bonkoraj kaj bonvenigaj, kaj hejme kaj restoracie kaj dum piedrondiro de la urbo, kaj tio aldonis multon al mia ĝuo de la semajnfino.
Mi dankas ankaŭ al la loka Esperanto-asocio, kiu financis mian vojaĝon, miajn manĝaĵojn... la tutan semajnfinon, fakte.
Dum julio de 2005 mi ĉeestis la Renkontiĝo pri Liberaj Programoj en Diĵono, Francio, kaj donis prelegon titolitan jene:
"Linukso: la Esperanto de komputiloj
Esperanto: la Linukso de lingvoj"
Mi ŝteletis la titolon de la retmesaĝa subskribo de Vilhelmo Lutermano (la respondeculo de Le Monde Diplomatique en Esperanto), kaj la prelego mem multe baziĝis sur artikolo de Dale Gulledge, kiu havis la ideon kompari la evoluon de Esperanto kun tiu de libera programo, laŭ la priskribo en la impona verko La Katedralo kaj La Bazaro (angle: The Cathedral and The Bazaar). Kaj ŝajnas, ke ĝi estis sufiĉe bone ricevita de la publiko.  :)
Se la antaŭa alineo ne jam endormigis vin, eble interesus vin elŝuti kaj spekti la videobendon de la prelego. Atentu, ke ĝi estas entute franclingva. Je preskaŭ 200Mb-oj, la elŝuto bezonos iom da tempo, eĉ per rapida retaliro, sed la video mem daŭras pli ol unu horo. La sonkvalito estas ne tre alta, sed ne eblis fari pli kun la materialo disponebla.